-
Notifications
You must be signed in to change notification settings - Fork 1
/
instrukcioj.txt
executable file
·54 lines (41 loc) · 2.14 KB
/
instrukcioj.txt
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
Instalinstrukcioj
-----------------
Por uzi la sistemon oni bezonas MySQL datumbazon (do certigu ke tia
estas jam kreita antaŭ instalado de la sistemo).
En la dosiero db.php en la funkcio dbPrefikso enmetu inter la
apostrofojn la deziratan prefikson de tabelnomoj (tio ne estas
devigita, sed utila por eviti problemojn kiam oni uzas datumbazon kiun
oni uzas ankaŭ por aliaj aferoj).
En la sama dosiero (db.php) en la funkcio dbMalfermu enmetu inter la
apostrofojn en la unuaj kvar linioj la nomon de la datumbazo, la
adreson de la datumbazservilo (povas esti 'localhost' aŭ la adreso de
fora servilo), la datumbazuzantnomon kaj la pasvorton.
La dosiero lancxu.php estas uzata por instali la sistemon. Por uzi
ĝin oni bezonas pasvorton (por ke ne ĉiuj povos tuŝi la sistemon).
En la komenco de la dosiero (lancxu.php) enmetu inter la apostrofojn
la deziratan pasvorton (kiun vi uzos por la instalado). En la sekvaj
du linioj metu inter la apostrofojn la uzantnomon de la ĜenSek (poste
neŝanĝebla sen reinstalado) kaj la komencan pasvorton de la ĜenSek
(poste ŝanĝebla).
Ĝi ankaŭ povas restarigi la ĜenSek-pasvorton, se tio necesas, aŭ
malinstali la sistemon (t.e. forigi la datumbazajn tabelojn).
Alŝutu ĉiujn dosierojn (krom tiun ĉi) en la celdosierujon, retumu
al lancxu.php, elektu la ĝustan moduson, enmetu la pasvorton, kaj
klaku la butonon.
Se ĉio enordas la sistemo nun uzeblas! En la dosiero lancxu.php vi
forigu la instaladan pasvorton, kaj/aŭ tuj la tutan dosieron (tiam
necesas denova alŝutado por reinstali aŭ simile).
Datumbazaj rajtoj:
------------------
* La instalado/malinstalado bezonas la rajtojn krei respektive
forigi tabelojn (CREATE TABLE/DROP TABLE).
* La kutima uzado nur bezonas la rajtojn legi kaj ŝanĝi la datumbazon
(SELECT, INSERT, UPDATE, DELETE).
=> Do vi povos ŝanĝi la rajtojn de la datumbaza uzanto post la
instalado, se vi volas, por akiri plian sekurecon.
Solvi problemojn
----------------
Se iam ajn iel okazas problemo kun la ŝlosoj (uzantoj ne povas
voĉdoni pro nesukceso akiri ŝloson aŭ io tia - dum la servilo bone
funkcias tio teorie ne povas okazi), la ĜenSek retumu al
foriguSxlosojn.php .